← All posts tagged esperanto

— Ĉu Esperanto vere kunigas homojn? // facebook.com

— Esperanto kunigas homojn en la senco ke ĝi donas al ili novan kvaliton kaj alireblon de kontaktoj. Samtempe tia ilo ne solvas la problemojn, ĝi nur donas la novajn eblecojn kompreni unu la alian. Foje ni spektas, kiel oportune homoj kverelas dank' al la komuna lingvo ellernita

Kion Esperanto tamen efike faras, ĝi batalas la naciajn antaŭjuĝojn, daŭre oftajn en la mondo. Persone mia koncepto de „japano“, „germano“, „polo“, „taĝiko“ kaj aliaj multe pli komplikiĝis kaj senŝabloniĝis dank' al homecaj kontaktoj kun la homoj el tiuj nacioj.

El Vikipedio: La nederlanda Partio de frateca amo, libero kaj diverseco deklaris pri sia memlikvido. Ĝi estis establita en 2006 kaj postulis malaltigon de la aĝo de konsento por seksumado de 16 ĝis 12 jaroj, legalizon de zoofilio, infana pornografio kaj pezaj narkotaĵoj. Partianoj faris tiun decidon, ĉar duafoje ili ne sukcesis kolekti 600 subskribojn, necesajn por partopreno de ilia partio en parlamenta balotado.

Нет нужной степени ностальгии по ушедшему строю, на мой вкус (из Vivprotokoloj. 2009):

Mi ion aŭdis, ke eble esperantistoj perdos tiun lokon, ĉar la posedanto de tiu domego, kiu estis naciigita en 1945 kun alveno de komunistoj, nun ,en la nova ŝtato, volas rehavi sian posedaĵon. Tamen mi esperas, ke Amruŝeva, kiu ludis gravan rolon en esperanto-movado, restos la kunejo de esperantistoj...

Estas kortuŝe kaj amuze legi en la libro, kiu forte odoras je malseka kelo, vortojn pri ĝia enhavo:
„Al kio ŝuldiĝas la sukceso de "Viktimoj"? Tre verŝajne al la fakto, ke ĝi ĝermas el vere travivitaj spertoj, al tio, ke en la romano — malgraŭ ĝiaj nete romantikaj trajtoj — pulsas la viva vivo...“